Tamgao

paĝo el dokumento de la 15-a jarcento el la Selĝuka Imperio, listigante tamgaojn de oguzaj triboj

Tamgao, esperanta fremdvorto por tamgatamgha, de la malnovtjurka vorto 𐱃𐰢𐰍𐰀, tamga, laŭvorte "stampo, sigelo", turke damga, mongole tamga), estas abstrakta sigelo aŭ stampo uzata de eŭraziaj nomadoj kaj de kulturoj influitaj de ili. La tamgao estis normale la emblemo de speciala tribo, klano aŭ familio. Ili estis oftaj inter la eŭraziaj nomadoj ĉie en klasika antikvo kaj la mezepoko.

Similaj tamga-similaj simboloj foje estis adoptitaj fare de sidemaj popoloj najbaraj al la nigra-mara-kaspia stepo kaj en Orienta Eŭropo kaj Centra Azio.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search